Amigo

17 Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

63 Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.

5 Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.

6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.

10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.

9 Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.

10 Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.

20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.

17 En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.

3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.

13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.

15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.

9 Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.

11 Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

12 Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni;

1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!

2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;

3 Kiel la roso, Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion; Ĉar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

24 Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;

25 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.

6 Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?

16 Per ĉi tio ni konas amon:ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.

17 Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?

18 Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.

12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.

13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

23 kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.

4 Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.

10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;