1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili;
2 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
4 Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon;
5 kaj ili kovros la supraĵon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formanĝos ĉion, kio restis ĉe vi savita kontraŭ la hajlo, kaj ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo;
6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono.
7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li:Ĝis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke Egiptujo pereas?
8 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj ĉi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?
9 Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj ŝafoj kaj niaj bovoj ni iros, ĉar ni havas feston de la Eternulo.
10 Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! ĉu vi ne havas ian malbonan intencon?
11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, ĉar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
12 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.
14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
15 Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi.
17 Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton.
18 Kaj li eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
19 Kaj la Eternulo venigis de la kontraŭa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj ĝi levis la akridojn kaj ĵetis ilin en la Ruĝan Maron; ne restis eĉ unu akrido en la tuta Egipta regiono.
20 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
21 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
22 Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.
24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi.
25 Sed Moseo diris:Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
26 Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien.
27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
28 Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos.
29 Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.