1 Tiele diras la Eternulo:Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpuŝita via patrino.
2 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? Ĉu Mia mano fariĝis tro mallonga, por liberigi? kaj ĉu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fiŝoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.
3 Mi vestas la ĉielon per mallumo, kaj sakaĵon Mi faras ĝia kovrilo.
4 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, ĉiumatene vekas mian orelon, por ke mi aŭskultu kiel instruatoj.
5 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontraŭstaris, mi ne turnis min malantaŭen.
6 Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.
7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizaĝon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.
8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraŭ mi? ni stariĝu kune; kiu postulas juĝon kontraŭ mi, li alproksimiĝu al mi.
9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos.
10 Kiu inter vi timas la Eternulon, aŭskultas la voĉon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.
11 Jen vi ĉiuj, kiuj ekbruligas fajron, ĉirkaŭas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio fariĝos al vi; en doloro vi kuŝos.