1 Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?
2 Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni.
3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.
4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.
5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis.
6 Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.
7 Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon.
8 De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.
9 Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo.
10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.
11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.
12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.