15 Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Paŝtu miajn ŝafidojn.
16 Li diris al li ankoraŭ la duan fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj ŝafoj.
17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon:Ĉu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Paŝtu miajn ŝafojn.