1 Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:
2 Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio.
3 Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.
4 Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi.
5 Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro.
6 Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
7 Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj.
8 Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj,
9 Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.
10 Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.
11 Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;
12 Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
13 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;
14 Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj.
15 Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.
16 Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.
17 Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune.
18 Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin.
19 Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon.
20 Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.
21 Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero.
22 Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?
23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?
24 Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.
25 Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.
26 Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.
27 Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo;
28 Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.
29 Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo,
30 Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.
31 Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde.
32 Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove.
33 Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.