1 Mi diris:Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;
2 tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de iliaj ostoj.
3 Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono:
4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kaŝos antaŭ ili Sian vizaĝon en tiu tempo, ĉar ili faris siajn malbonajn agojn.
5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas militon:
6 Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos super ili la tago.
7 Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas respondon de Dio.
8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.
9 Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan,
10 kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj.
11 Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.
12 Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.