28 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
29 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.
31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?