1 Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.
2 Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.
3 Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.
4 Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.
5 Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi?
6 Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario.
7 Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos.
8 Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo.
9 Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.
10 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj.
11 Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj.
12 Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.
13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.