30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi;
31 ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
32 por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi.
33 Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.