11 Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,
27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.
16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.
25 Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
6 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.
1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
2 Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
5 Kaj pro tiu sama kaŭzo viaflanke aplikante ĉian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;
6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;
7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.
28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.
11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12 Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.
8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.
32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
27 Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.