9 estu gastamaj unu al alia sen murmurado;
11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!
2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3 Kiel la roso, Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion; Ĉar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.
13 Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.
24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.
42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.
43 Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj.
44 Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna;
45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono.
46 Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,
47 laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.
6 Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;
7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de ĉia peko.
22 Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;
1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
2 plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,
16 La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
9 Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
10 Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
11 Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmiĝos?
12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.
14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.