10 Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
36 Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.
37 Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis,
38 malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.
33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
41 Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli.
42 Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.
11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.
11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.
12 Salutu unu la alian per sankta kiso.
13 Ĉiuj sanktuloj vin salutas.
14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.
14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi.
8 Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu ĉiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;
9 la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris.
10 Kaj ili diris al ŝi:Ni volas iri kun vi al via popolo.
11 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili?
12 Revenu, miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn:
13 ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min.
14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi.
24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;
25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;
26 La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
41 Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli.
17 Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro;
8 Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo.
27 Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.
61 Kaj ankoraŭ alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo.
62 Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.
6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
1 Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.
20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, ĉar kion mi faris al vi?
21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
25 Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.
7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.
8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.