18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?
15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.
7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
7 Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.
8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.
19 Ni amas, ĉar Li unue nin amis.
4 Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
5 eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),
15 En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.
16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.
1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco.
8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.