37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
13 Kiu inter vi estas saĝa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de saĝeco.
2 Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
17 Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.
2 Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
18 Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.
15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;
16 elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.
8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
20 Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;
3 Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.
24 Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
12 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
28 Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.
13 Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
5 Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.