38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.
39 Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.
40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.
41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Leviĝu.
42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.
27 Sed mi diras al vi certe:Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio.
28 Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por preĝi.
29 Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta.
30 Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
31 kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.
27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.
28 Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.
29 Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laŭ via fido.
30 Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.
31 Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris:Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo.
33 Kaj la disĉiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?
34 Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn.
35 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero;
36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
37 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
38 Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
2 Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
3 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.
4 Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
15 Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.
17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.
18 Kaj li diris:Alportu ilin ĉi tien al mi.
19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis.
20 Sed li diris al ili:Ĝi estas mi; ne timu.
21 Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.
24 Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.
25 Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.
26 Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.
27 Kaj li diris al ŝi:Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
28 Sed ŝi respondis kaj diris al li:Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj.
29 Kaj li diris al ŝi:Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
30 Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
27 Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj.
28 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
29 Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
30 Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin.
31 Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.
32 Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.
33 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis.
34 Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo.
35 Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
22 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin.
23 Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:Ĉu vi vidas ion?
24 Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn.
25 Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.
26 Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilaĝon.
43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,
44 venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis.
45 Kaj Jesuo diris:Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin.
46 Sed Jesuo diris:Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco.
47 Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita.
48 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.
23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
24 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.
25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.
26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:Ĉi tiu blasfemas.
4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
5 Ĉar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri:Leviĝu kaj piediru?
6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.
22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
5 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,
6 kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.
7 Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.
8 Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos.
9 Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.
10 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
11 Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo;
12 sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
13 Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.
35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
36 kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
38 Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min.
39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min!
40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
42 Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.
11 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi.
12 Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.
13 Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion.
25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.
28 Ĉar ŝi diris:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li.
19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo.
20 Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.
21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?
22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj?
23 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri:Leviĝu kaj piediru?
24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.
25 Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.
11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
12 Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
13 kaj ili levis sian voĉon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin.
14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,
16 kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
17 Kaj Jesuo responde diris:Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?
18 Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?
19 Kaj li diris al li:Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.
1 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis manĝi, li alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris al ili:
2 Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi kaj nenion havas manĝi;
3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili laciĝos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.
4 Kaj liaj disĉiploj respondis al li:De kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto?
5 Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep.
6 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.
7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fiŝojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaŭ.
8 Kaj ili manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.
9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.
22 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis.
23 Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero.
24 Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno.
25 Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
26 Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo.
12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
13 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
4 Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo.
5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
9 Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri:Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru?
10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:
11 Mi diras al vi:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
12 Kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.
11 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino;
13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
14 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili:Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
15 ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
30 Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;
31 kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.
1 Fininte ĉiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.
2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta.
3 Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.
4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
5 ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos.
8 Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.
9 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie;
2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo.
3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.
4 Kaj Jesuo diris al ŝi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.
5 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.
6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.
7 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
8 Kaj li diris al ili:Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon,
10 kaj diris al li:Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.
11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
25 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj.
26 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
27 Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
28 Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.
29 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano.
30 Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li.
35 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;
36 forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
37 Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li:Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?
38 Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris:Kvin, kaj du fiŝojn.
39 Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo.
40 Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope.
41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj.
42 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis.
43 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj.
44 Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.
1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis.
2 Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo.
3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne?
4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.
21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.
23 Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante:Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni.
24 Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael.
25 Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.
26 Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
27 Sed ŝi diris:Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
28 Tiam responde Jesuo diris al ŝi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.
22 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis.
23 Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero.
24 Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno.
25 Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
31 Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
32 Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
33 Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon;
34 kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermiĝu.
35 Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare.
36 Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin.
37 Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.
22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,
23 kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.
24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
1 Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.
2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj.
3 Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li:Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.
4 Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo.
5 Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li:Ne.
6 Kaj li diris al ili:Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.
7 Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron.
8 Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj.
9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon.
10 Jesuo diris al ili:Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis.
11 Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.
29 Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso lin sekvis.
30 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
31 Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.
32 Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi?
33 Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj.
34 Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.
6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.
7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.
8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis.
9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? Savi vivon, al ĝin pereigi?
10 Kaj ĉirkaŭrigardinte ĉiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resaniĝis.
10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.
11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin?
12 Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.
13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia.
12 Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.
13 Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis.
14 Kaj responde li diris al ĝi:Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.
14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:
15 Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
16 Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
17 Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.
18 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
38 Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante:Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano;
39 kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
40 Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis.
41 Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon.
42 Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.
43 Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj:
20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
21 Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.
22 Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.
23 Vere mi diras al vi:Se iu diros al ĉi tiu monto:Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.
24 Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.
25 Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.
24 Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris:Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?
25 Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?
26 Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj.
27 Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
51 Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
31 Al kio do mi komparos la homojn de ĉi tiu generacio? kaj al kio ili similas?
32 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
33 Ĉar Johano, la Baptisto, venis, nek manĝante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.
34 La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!
35 Kaj la saĝeco estas pravigita de ĉiuj siaj infanoj.
36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo.
37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo,
23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,
24 diris:Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.
1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.
2 Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
3 kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;
4 ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin.
5 Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.
6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li;
7 kaj kriante per laŭta voĉo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
8 Ĉar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
9 Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.
10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.
11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj.
12 Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.
13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.
14 Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi.
41 Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita.
42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.
18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante:Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.
19 Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.
37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta.
38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno.
40 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?
41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.
1 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta.
2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj.
3 La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.
4 Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris:Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata.
5 Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron.
6 Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis.
7 Poste li diris al la disĉiploj:Ni iru returne en Judujon.
8 La disĉiploj diris al li:Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien?
9 Jesuo respondis:Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo.
10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.
11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.
12 La disĉiploj do diris:Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos.
13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.
14 Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.
17 Kaj unu el la amaso respondis al li:Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
18 kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.
19 Kaj li respondis al ili, dirante:Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
20 Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
21 Kaj li demandis la patron:De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris:De infaneco.
22 Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
23 Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
24 Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon.
25 Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
26 Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris:Li mortis.
27 Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
6 Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros.
7 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu.
8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:
9 Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj?
10 Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil.
11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris.
12 Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.
13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj.
46 Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
47 Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min.
48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!
49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas.
50 Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
51 Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
52 Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
18 Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis.
19 Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.
20 Kaj kiam la disĉiploj vidis, ili miris, dirante:Kiel rapide la figarbo forvelkis!
21 Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed eĉ se vi diros al ĉi tiu monto:Estu formovita kaj ĵetita en la maron; tio plenumiĝos.
22 Kaj ĉion, kion vi petos per preĝado, kredante, vi ricevos.
28 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.
29 Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo?
30 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie.
31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.
32 Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj.
33 Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj.
34 Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
1 Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
2 En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.
3 En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
4 ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.
5 Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.
6 Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:Ĉu vi volas fariĝi sana?
7 La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi.
8 Jesuo diris al li:Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.
9 Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
1 Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;
2 kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn.
3 Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto.
4 Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon:Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
5 Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn.
6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis;
7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo.
8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo.
9 Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li,
10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
11 Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.
38 Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.
39 Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.
12 Kaj ekvesperiĝis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutraĵon; ĉar ĉi tie ni estas en dezerta loko.
13 Sed li diris al ili:Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto.
14 Ĉar ĉeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.
15 Kaj tion ili faris, kaj sidigis ĉiujn.
16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason.
17 Kaj ili manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.
32 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.
33 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.
32 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
33 Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.
25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.
49 Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston.
50 Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita.
51 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.
52 Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris:Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas.
53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis.
54 Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante:Knabino, leviĝu.
55 Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi.
56 Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.
46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
47 Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
48 Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.
49 La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.
50 Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
51 Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.
52 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li:Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.
53 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
54 Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.
1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo.
2 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
3 Jesuo respondis:Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
7 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;
21 ĉar ŝi diris en si:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris:Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.
48 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;
49 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis;
50 ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
51 Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon;
1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Stariĝu en la mezo.
4 Kaj li diris al ili:Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.
5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
14 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.
41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;
42 ĉar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj ŝi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso ĉirkaŭpremis lin.
23 Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis.
24 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
25 Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.
26 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno.
27 Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?