24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.
4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,
5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe;
7 surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.
9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
76 Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
1 Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;
2 estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon;
3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;
5 estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado;
6 estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;
7 estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
22 Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.