31 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.
2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.
12 kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
1 La fratamo daŭradu.
2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.
34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.
8 antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;
27 Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.
14 Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.
5 Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso.
11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
10 Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.
24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.
9 Ĉar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem.
2 Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.
13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
12 Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
8 Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;
13 Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.
10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.
1 Sekve, vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, faradas la samajn agojn.
11 Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco:ke ni amu unu la alian;
14 Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
3 nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;