1 Quando, pouco depois, a cólera do rei se acalmou, pensou em Vasti, no que ela tinha feito e na decisão que tomara a respeito dela.
2 Então as pessoas do séquito do rei disseram:
3 Que se procurem para o rei donzelas virgens, belas de aspecto; que o rei envie pessoas a todas as províncias de seu reino, para reunir todas as jovens virgens de belo aspecto e trazê-las a Susa, sua capital, ao harém, sob a vigilância de Hegai, eunuco do rei e encarregado das mulheres, que providenciará às necessidades de seu toucador.
4 A jovem que souber agradar ao rei se tornará rainha em lugar de Vasti. Isso agradou ao rei que seguiu esse conselho.
5 Ora, havia em Susa, a capital, um judeu chamado Mardoqueu, filho de Jair, filho de Semei, filho de Cis, da tribo de Benjamim,
6 que tinha sido trazido de Jerusalém entre os cativos deportados com Jeconias, rei de Judá, por Nabucodonosor, rei de Babilônia.
7 Era o tutor de Edissa - isto é, Ester, - filha de seu tio, órfã de pai e mãe. A moça era de belo porte e agradável de aspecto; na morte de seus pais, Mardoqueu a tinha adotado por filha.
8 Logo que foi publicado o edito do rei, numerosas jovens foram reunidas em Susa, a capital, sob a guarda de Hegai. Ester também foi levada ao palácio e posta sob a guarda de Hegai, o encarregado das mulheres.
9 A jovem lhe agradou e ganhou suas graças; tanto que ele se apressou a lhe proporcionar ungüentos e perfumes para seu toucador e adorno. Deu-lhe sete companheiras, escolhidas na casa do rei, reservando a elas o melhor apartamento do gineceu.
10 Ester não tinha revelado sua raça nem sua família, porque Mardoqueu lhe tinha proibido falar disso.
11 Cada dia ele passeava diante do pátio do gineceu para ter notícias de Ester e saber o que lhe acontecia.
12 Toda jovem começava por sujeitar-se, durante doze meses, à lei das mulheres. Nesse período se purificavam seis meses com óleo de mirra, e seis meses com cosméticos e outros bálsamos em uso entre as mulheres.
13 Depois disso, quando chegava a vez de cada uma entrar junto ao rei, podia, ao passar do gineceu ao palácio, tomar consigo tudo o que queria.
14 Admitida à tarde, se retirava pela manhã a um outro palácio das mulheres, sob a guarda de Chaasgaz, o eunuco do rei posto à frente das concubinas. E não voltava mais junto ao rei, se ele não tivesse manifestado o desejo, chamando-a expressamente.
15 Chegou a vez de Ester entrar junto ao rei. A filha de Abigail {tio desse Mardoqueu que a tinha adotado por filha}, não pediu nada além do que lhe foi dado por Hegai, eunuco do rei, encarregado das mulheres. Mas ela ganhava as boas graças de todos os que a viam.
16 Foi levada junto ao rei Assuero, a seu palácio. Era o décimo mês {mês de Tebet}, do ano sétimo do seu reinado.
17 O rei amou-a mais que todas as outras mulheres; e ganhou ela as graças e o favor real mais que todas as demais jovens. Tanto que o rei colocou sobre sua cabeça o diadema real e a fez rainha em lugar de Vasti.
18 O rei deu um grande banquete a todos os seus príncipes e a seus servos em honra de Ester; concedeu um dia de descanso a seus Estados e fez benefícios verdadeiramente reais.
19 Na segunda vez que reuniram as jovens, Mardoqueu se achava sentado à porta do rei.
20 Obedecendo à proibição de seu tutor, Ester não tinha revelado nem sua família, nem sua raça. Obedecia ainda a Mardoqueu, como quando estava sob a sua tutela.
21 Naquele tempo, pois, Mardoqueu se sentava à porta do palácio. Ora, dois eunucos do rei, Bigtã e Tares, guardas da entrada, cedendo ao ressentimento, pensaram levantar sua mão contra o rei.
22 Mardoqueu o soube e deu parte à rainha Ester, e esta o referiu ao rei da parte de Mardoqueu.
23 Examinado o assunto e reconhecido como certo, foram os dois eunucos suspensos numa forca. E se consignou o fato nas Crônicas, em presença do rei.
1 Post tiu afero, kiam kvietiĝis la kolero de la reĝo Aĥaŝveroŝ, li rememoris pri Vaŝti, kaj pri tio, kion ŝi faris kaj kio estis dekretita pri ŝi.
2 Kaj diris la junuloj de la reĝo, kiuj servadis al li:Oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn;
3 kaj la reĝo starigu en ĉiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus ĉiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon Ŝuŝan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligaĵojn;
4 kaj la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino anstataŭ Vaŝti. Kaj la afero plaĉis al la reĝo, kaj li tiel faris.
5 En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido;
6 kiu estis transloĝigita el Jerusalem kune kun la transloĝigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, kaj kiujn transloĝigis Nebukadnecar, reĝo de Babel.
7 Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaŭ estis nomata Ester, filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizaĝa. Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon.
8 Kiam estis aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon Ŝuŝan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.
9 La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.
10 Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru.
11 Ĉiutage Mordeĥaj iradis antaŭ la korto de la virinejo, por sciiĝi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al ŝi.
12 Kiam por ĉiu knabino venis la vico iri al la reĝo Aĥaŝveroŝ, post kiam dum dek du monatoj estis farata al ŝi la beligado destinita por la virinoj (ĉar tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado:ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromaĵoj kaj per aliaj ŝmiraĵoj),
13 tiam la knabino eniris al la reĝo. Ĉion, kion ŝi diris, oni donis al ŝi, por ke ŝi iru kun tio el la virinejo en la reĝan domon.
14 Vespere ŝi eniris, kaj matene ŝi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de Ŝaaŝgaz, reĝa eŭnuko, gardisto de la kromvirinoj; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se la reĝo ŝin deziris kaj se ŝi estis vokita laŭnome.
15 Kiam por Ester, filino de Abiĥail, onklo de Mordeĥaj, kiu prenis ŝin al si kiel filinon, venis la vico iri al la reĝo, ŝi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de ĉiuj, kiuj ŝin vidis.
16 Ester estis prenita al la reĝo Aĥaŝveroŝ en lian reĝan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia reĝado.
17 Kaj la reĝo ekamis Esteron pli ol ĉiujn edzinojn, kaj ŝi akiris ĉe li simpation kaj favoron pli ol ĉiuj virgulinoj; kaj li metis reĝan kronon sur ŝian kapon kaj faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti.
18 Kaj la reĝo faris grandan festenon por ĉiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis reĝajn donacojn.
19 Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordeĥaj sidis ĉe la pordego de la reĝo.
20 Ester ankoraŭ ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al ŝi Mordeĥaj; kaj la dirojn de Mordeĥaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam ŝi estis sub lia prizorgado.
21 En tiu tempo, kiam Mordeĥaj sidadis ĉe la pordego de la reĝo, ekkoleris Bigtan kaj Tereŝ, du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
22 Pri tio eksciis Mordeĥaj, kaj li diris al la reĝino Ester, kaj Ester diris tion al la reĝo en la nomo de Mordeĥaj.
23 La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaŭ sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon ĉe la reĝo.