1 Desperta, desperta, põe teus adornos, Sião, veste teus trajes de gala, Jerusalém, cidade santa, porque não mais verás penetrar em tua casa nem incircuncisos nem impuros!
2 Sacode a poeira que te cobre, levanta-te, Jerusalém, e reina, desvencilha-te das cadeias que te prendem o pescoço, filha cativa de Sião.
3 Porque eis o que diz o Senhor: vós fostes vendidos gratuitamente e sereis resgatados sem pagamento.
4 Porque eis o que diz o Senhor Deus: meu povo desceu outrora do Egito para aí habitar, depois a Assíria o oprimiu sem motivo.
5 E agora que faço eu aqui, diz o Senhor, já que meu povo foi levado gratuitamente? Seus opressores soltam brados de triunfo, diz o Senhor, e meu nome é ultrajado todo dia, sem cessar.
6 Por isso meu povo vai saber meu nome: naquele dia compreenderá que sou eu quem diz: Eis-me aqui!
7 Como são belos sobre as montanhas os pés do mensageiro que anuncia a felicidade, que traz as boas novas e anuncia a libertação, que diz a Sião: Teu Deus reina!
8 Ouve! Tuas sentinelas elevam a voz, e todas juntas soltam alegres gritos, porque vêem com seus próprios olhos o Senhor voltar a Sião.
9 Prorrompei todas em brados de alegria, ruínas de Jerusalém, porque o Senhor se compadece de seu povo, e resgata Jerusalém!
10 O Senhor descobre seu braço santo aos olhares das nações, e todos os confins da terra verão o triunfo de nosso Deus.
11 Parti, parti! Retirai-vos daí, não toqueis nada de impuro! Deixai estas paragens, purificai-vos, vós que levais os vasos do Senhor,
12 porque não partireis com precipitação, não vos retirareis como fugitivos, porquanto diante de vós irá o Senhor, e o Deus de Israel seguirá à vossa retaguarda.
13 Eis que meu Servo prosperará, crescerá, elevar-se-á, será exaltado.
14 Assim como, à sua vista, muitos ficaram embaraçados - tão desfigurado estava que havia perdido a aparência humana -,
15 assim o admirarão muitos povos: os reis permanecerão mudos diante dele, porque verão o que nunca lhes tinha sido contado, e observarão um prodígio inaudito.
1 Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
2 Forskuu de vi la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.
3 Ĉar tiele diras la Eternulo:Senpage vi estis vendita, kaj ne per arĝento vi estos elaĉetita.
4 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En Egiptujon iam iris Mia popolo, por loĝi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio ĝin premis;
5 kion do Mi nun ĉi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? ĝiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, ĉiutage, Mia nomo estas insultata.
6 Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial ĝi ekscios en tiu tago, ke Mi estas Tiu sama, kiu diras:Jen Mi estas.
7 Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:Reĝas via Dio!
8 Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.
9 Triumfu, ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
11 Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.
12 Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; ĉar iros antaŭ vi la Eternulo, kaj gardos vin malantaŭe la Dio de Izrael.
13 Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
14 Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo),
15 tiel li saltigos pri si multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis.