1 O Senhor disse a Moisés: "Dirás aos israelitas:
2 todo israelita ou estrangeiro que habita em Israel e que sacrificar um de seus filhos a Moloc, será punido de morte. O povo da terra o apedrejará.
3 Eu voltarei o meu rosto contra ele e o cortarei do meio de seu povo, porque manchou o meu santuário e profanou o meu santo nome, dando um de seus filhos a Moloc.
4 Se o povo da terra não se importar por esse homem ter dado um de seus filhos a Moloc, e se não o matar,
5 eu voltarei meu rosto contra ele e contra a sua família, e o cortarei do meio de seu povo com todos aqueles que se prostituem como ele, prestando culto a Moloc.
6 Se alguém se dirigir aos espíritas ou aos adivinhos para fornicar com eles, voltarei meu rosto contra esse homem e o cortarei do meio de seu povo.
7 Santificai-vos, e sede santos, porque eu sou o Senhor, vosso Deus.
8 Observai minhas leis e praticai-as. Eu sou o Senhor que vos santifico.
9 Quem amaldiçoar o pai ou a mãe será punido de morte. Amaldiçoou o seu pai ou a sua mãe: levará a sua culpa.
10 Se um homem cometer adultério com uma mulher casada, com a mulher de seu próximo, o homem e a mulher adúltera serão punidos de morte.
11 Se um homem dormir com a mulher de seu pai, descobrindo assim a nudez de seu pai, serão ambos punidos de morte; levarão a sua culpa.
12 Se um homem dormir com a sua nora, serão ambos punidos de morte; isso é uma ignomínia, e eles levarão a sua culpa.
13 Se um homem dormir com outro homem, como se fosse mulher, ambos cometerão uma coisa abominável. Serão punidos de morte e levarão a sua culpa.
14 Se um homem tomar por mulheres a filha e a mãe, cometerá um crime. Serão queimados no fogo, ele e elas, para que não haja tal crime no meio de vós.
15 Se um homem tiver comércio com um animal, será punido de morte, e matareis também o animal.
16 Se uma mulher se aproximar de um animal para se prostituir com ele, será morta juntamente com o animal. Serão mortos, e levarão a sua iniqüidade.
17 Se um homem tomar a sua irmã, filha de seu pai ou de sua mãe, e vir a sua nudez, e ela vir a sua, isso é uma coisa infame. Serão exterminados sob os olhos de seus compatriotas: descobriu a nudez de sua irmã; levará a sua iniqüidade.
18 Se um homem dormir com uma mulher durante o tempo de sua menstruação e vir a sua nudez, descobrindo o seu fluxo e descobrindo-o ela mesma, serão ambos cortados do meio de seu povo.
19 Não descobrirás a nudez da irmã de tua mãe, nem da irmã de teu pai, porque descobrirás a sua carne; levarão sua iniqüidade.
20 Se um homem se deitar com sua tia, ele descobrirá a nudez de seu tio; levarão a sua iniqüidade, e morrerão sem filhos.
21 Se um homem tomar a mulher de seu irmão, será uma impureza; ofenderá a honra de seu irmão: não terão filhos.
22 Observareis todas as minhas leis e meus mandamentos e os praticareis, a fim de que não vos vomite a terra aonde vos conduzo para aí habitar.
23 Não seguireis os costumes da nação que eu expulsar de diante de vós, porque fizeram todas essas coisas e eu as abominei.
24 Eu vos disse: possuireis essa terra, a qual vos darei em possessão, terra que mana leite e mel. Eu sou o Senhor, vosso Deus, que vos separei dos outros povos.
25 Fareis a distinção entre animais puros e impuros, entre as aves puras e impuras, e não vos torneis abomináveis por causa de animais, de aves ou de animais que se arrastam sobre a terra, como vos ensinei a distinguir como impuros.
26 Sereis para mim santos, porque eu, o Senhor, sou santo; e vos separei dos outros povos para que sejais meus.
27 Qualquer homem ou mulher que evocar os espíritos ou fizer adivinhações, será morto. Serão apedrejados, e levarão sua culpa".
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Al la Izraelidoj diru:Ĉiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Moleĥ, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per ŝtonoj.
3 Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Moleĥ, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.
4 Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Moleĥ, kaj ne mortigos lin:
5 tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj kontraŭ lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj ĉiujn, kiuj malĉastos, imitante lin en la malĉastado por Moleĥ, el inter ilia popolo.
6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj ekstermos ĝin el inter ĝia popolo.
7 Sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
8 Kaj observu Miajn leĝojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.
9 Ĉiu, kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.
10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.
11 Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
12 Kaj se iu kuŝis kun sia bofilino, ili ambaŭ estu mortigitaj:abomenaĵon ili faris, ilia sango estu sur ili.
13 Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili ambaŭ faris:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
14 Kaj se iu prenis virinon kaj ŝian patrinon, tio estas malĉastegeco:per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malĉasteco inter vi.
15 Kaj se iu kuŝis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaŭ la bruton mortigu.
16 Kaj se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
17 Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aŭ filinon de sia patrino, kaj li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaŭ la okuloj de sia popolo:la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.
18 Kaj se iu kuŝis kun virino dum ŝia malsano kaj malkovris ŝian nudecon, li vidatigis ŝian elfluejon kaj ŝi malkovris la elfluejon de sia sango:ili ambaŭ estu ekstermitaj el inter sia popolo.
19 Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; ĉar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.
20 Kaj se iu kuŝis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo:ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.
21 Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpuraĵo:la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.
22 Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne elĵetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie loĝi.
23 Kaj ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaŭ vi, ĉar ĉion ĉi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin.
24 Kaj Mi diris al vi:Vi heredos ilian landon, kaj Mi ĝin donos al vi, por ke vi posedu ĝin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.
25 Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per ĉio, kio moviĝas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn.
26 Kaj estu antaŭ Mi sanktaj, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.
27 Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.