1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.2 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.5 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.7 El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.9 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.
Publicidade
Salmos 99
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos